6. La Esperanto-Movado
Post iom da tempo, Karlo haltigas sian lecionon kaj donas la parolon al Filipo.
Karlo: Sinjoro Filipo, parolu nun al ni pri la Esperanto-movado en via lando.
Filipo: Mi havas malmulton por diri. Mia lando estas malgranda, kaj nia movado estas konstanta kaj malfacila: Per siaj privataj rimedoj nia grupeto klopodas diskonigi la internacian lingvon, kaj instrui ĝin je malalta kosto. Niaj instruistoj laboras tute senpage.
Karlo: Tie ĉi okazas la samo. Esperanto por ni estas idealo. Kaj ŝajnas, ke ĝia realiĝo ankoraŭ estas tre malproksima.
Petro: Se ni estus pli multaj aŭ pli riĉaj, nia afero estus pli facila.
Filipo: Tamen ni povas esti certaj, ke Esperanto pli taŭgas por internaciaj rilatoj ol iu ajn nacia lingvo.
Karlo: Vi pravas. Ĝi estas la plej simpla ĉiutage parolata lingvo. Kaj, krome, ĝi estas neŭtrala.
Filipo: Ĉiuj parolantoj de Esperanto povas nomi ĝin sia lingvo. Ĝi apartenas same al ĉiuj popoloj.
Karlo: Eĉ Zamenhof mem, la kreinto de Esperanto, diris, ke la lingvo ne apartenas al li, kaj ke ĝia estonta evoluo dependos de ĝiaj uzontoj.
Filipo: Esperanto estis majstre kreita. Estas preskaŭ nekredebla la fakto, ke Zamenhof estis tre juna, kiam li kreis tiun majstroverkon.
Karlo: Tio estas genieco. Ĝi ne havas aĝon.
Filipo: Kaj nia tasko estas labori, por ke nia revo fariĝu realo en la baldaŭa estonteco.