Mia amo perdiĝis
—laŭ ĉineska skemo Suzhongqing
estingiĝis arda flam’
de pasia am’
en mia korfundo
ŝi forlasis jam
mi flosas
kiel pram’
sen dinam’
en akv-kirlo
disrompiĝos
ĉe fina dram’