Silentema knabino
—laŭ ĉineska skemo Renyueyuan
staras vi sur alta mont’
en sunluma bril’
silentema
enpensema
kaj en trankvil’
kvazaŭ lotus’
treme skuas
en ventfacil’
kvazaŭ fluas
roj’ sensone
sur ter-stabil’