Pluvo (Tiaoxiaoling, du pecoj)
Pluvo
—laŭ ĉineska skemo Tiaoxiaoling
en vent’, en vent’
falas pluv’ en silent’
fiaskas bivako
sub akva atako
kota, kota
en irado trota
Rekuniĝo
—laŭ ĉineska skemo Tiaoxiaoling
larma, larma
en brakumo varma
kun rida vizaĝo
post longa vojaĝo
ĝoja, ĝoja
rekuniĝ’ ĉifoja