Knabino kun grandaj okuloj
—laŭ ĉineska skemo Yanermei
ĉarmas ŝia okulpar’
en puro kaj klar’
ili restas
jen en mia
memora mar’
mi ĉiame prisonĝas
ilin sen erar’
kun akva bril’
ili belas
ja sen kompar’