Paseo (Qinyuanchun)
Paseo
—laŭ ĉineska skemo Qinyuanchun
maldormulo
konfuzita
kun tristmien’
profunde en pens’
sin dronigas:
pro kio li
penis kun ĝen’
ŝin plaĉigi?
pro kio li
sin donis en frumaten’
kuiri
manĝon nur por ŝi
je ŝia ven’?
sed destin’ per festen’
ne portis
je lia ĉagren’
beatan ŝancon
ŝi hezitis
evitis pro
duba diven’
ne volontis
aliri al
lia soifa kapkusen’
ĉu tion
kaŭzis ververe
ama venen’?