Mi revenas (Haoshijin)
Mi revenas
—laŭ ĉineska skemo Haoshijin
nun mi revenas
ne nur pro la sopir’
al la karuloj
sed pro la dezir’
por renkontiĝi kun ŝi
sed pro la altir’
de hejmloka ŝanĝo
plenplena je mir’
nun mi revenas
el la lando fora
kun varma aspiro
kaj sent’ elkora
por komenci aferon
la buntkoloran
de nuna momento
kun fort’ fervora