Perdita pejzaĝo
—laŭ ĉineska skemo Haoshijin
akvo ne puras
ne bluas la ĉiel’
arboj malaperas
kien tia bel’
homoj ĉion venenas
por la propra cel’
pejzaĝo perdiĝas
pro homa kruel’