Kaptita papilio (Fendieer)
Kaptita papilio
—laŭ ĉineska skemo Fendieer
papilio kaptiĝis per reto
vundita
sak-almeto
limigas
ĝian movon
en kvieto
ĝi nure
kaŭras en retreto
por liber’ ĝi ekas per sinĵeto
barakti
kun impeto
sed vane
kvankam per
ag-ripeto
ĝin regas
mizera vegeto