Abelo
—laŭ ĉineska skemo Zuihaujian
la abel’
en sunhel’
inter flora bel’
suĉas nektaron
por onta miel’
al konstanta cel’
agas sen ŝancel’
ĝi diligente
kun grupa fidel’