Sub la ombrelo (Yijianmei)
Sub la ombrelo
—laŭ ĉineska skemo Yijianmei
en pluvo sub la ombrel’
ni kuniĝis
en spir-anhel’
kisas en varma brakum’
ni kveradis
per vort-miel’
bedaŭrinde la ĉiel’
ekserenis
iris sun’ el
nubaro kaj ni diris
adiaŭ al
ombrel-fabel’