En senlaboraj tagoj (Santaici)
En senlaboraj tagoj
—laŭ ĉineska skemo Santaici
min batadas vipe
soleco kaj ĉagren’
ĉu en frida ĉambro
aŭ en trista ĝarden’
vagas mia penso
de domo al domo
por peti laboron
jen kiel fantomo
antaŭ mi aperas
malvarma vizaĝo
kun senhelpeco kaj
esprim’ de domaĝo
min plej dolorigas
alies aĉeto
de aŭto kaj domo
kaj riĉa dieto
kie mia povo
aĉeti per mono?
kial diligento
mia sen dispono?
mi jam oldas fakte
sen korpa fortiko
eble mi ne montras
min jen per efiko
mi trenadas tempon
malgraŭ taga tedo
mi eltenas sorton
per senhelpa cedo