Teropeco al nubo (Niannujiao)
Cindy Mckee (Usono)
Teropeco al nubo
—laŭ ĉineska skemo Niannujiao
En pluvguto
enestas
jama, vivanta kor'.
En pluvguto
enestas
jama, vivporta flor'.
Mi tre volus
havi ambaŭ.
El strikta rigor'
mi rigardas
al via forvapor'.
Se vi, vera pluvo
volonte gutus
sur mia por'
mi fariĝus,
volonte,
onta, vivporta flor'
por flori al
vivtena, anta,
vivanta kor'.
Ĝustatempe
vi mem estas trezor'.