Ĝis-lando (Kuxiangsi)
Cindy Mckee (Usono)
Ĝis-lando
—laŭ ĉineska skemo Ku-xiangsi
Sub la ĉiela tegment'
lasita
ĝis-fragment'
eksudis, ame, sediment'
por nova
kontinent'
kun larma
firmament'.
Tie kreskas freŝa ment'
el kisoj
kaj turment'.
Leviĝas de la orient'
saluta
sentiment'
ĝis kuna
okcident'.
—laŭ ĉineska skemo Ku-xiangsi
Sub la ĉiela tegment'
lasita
ĝis-fragment'
eksudis, ame, sediment'
por nova
kontinent'
kun larma
firmament'.
Tie kreskas freŝa ment'
el kisoj
kaj turment'.
Leviĝas de la orient'
saluta
sentiment'
ĝis kuna
okcident'.