Cindrulino
—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo
Antaŭe
vivis nobelo
kiu havis filinon
dolĉan plej sub ĉielo
brilan kun belo.
Sed vee
mortis edzino
lia jen pro malsano
laŭ fatala destino
je viva fino.
La patro
sin turnis al in’
malica kaj kruela
por familia kombin’
kun sia filin’.
Novedzin’
kun filinoj du
sin montris mava al ŝi.
Ŝi vivis nek kun vivĝu’
nek feliĉa plu.
De tiam
malbonhumora
duonpatrin’ insultis
la knabinon orkoran
per voĉo rora.
Filinoj
du ŝiaj same
kondutis tre maldece
kruele al ŝi jame
ankaŭ sename.
La knabin’
de tiu nobel’
faris la hejmaferojn
tutajn sub riproĉa pel’
sen ajna ribel’.
Sed ŝi ne
kuraĝis diri
tion al sia patro
nek ripozon deziri
sed nur suspiri.
Ŝi ofte
sidis post labor’
ĉe cindro de la kamen’
elĉerpite kun sangplor’
kaj korpa dolor’.
De tiam
ili nomis ŝin
kun malestima tono
la malbela Cindrulin’
kun povra destin’.