Karnovora pejzaĝo
Cindy Mckee (Usono)
Karnovora pejzaĝo
--laŭ ĉineska skemo Pusaman 菩萨蛮 budhista dancisto
Jes, vivi estas lukti
mi kapablis indukti.
La Bono likis.
Poste, sin flikis.
Sed, milda belo
de el ĉielo
gutis sur tero,
sur la mizero.
Tial, grandaj okuloj
de infanoj dum luloj
kaj la mil floroj
inter angoroj.
Aŭ la pejzaĝo
estas vizaĝo
eĉ karnovora,
de Di' Adora.