Kiel longe la amo daŭros? (Jiangnanchun)
Kiel longe la amo daŭros?
—laŭ ĉineska skemo Jiangnanchun
sen kisoj
sen brakum’
ili du vivas
tre enue dum
ili ankoraŭ restas
en bela aĝo de jun’
sen geiĝ’
sen amlud’
en sama lito
eĉ al tuta nud’
ili indiferentas
ne scivolaj pri apud’
ha, la am’
tuttute
perdiĝis jame
ja sendiskute
ilia pasia sent’
ekdegelas pogute