Sinjoro Donggŭo kaj Lupo
ĉina antikva fablo
—laŭ ĉineska skemo Linjiangxian
Donggŭo estis vere
multescia sinjor’,
sed kun pedanta odor’.
Neni’ krom libroj
en lia memor’.
Iutage vojaĝis
li kun libera kor’
kaj sak’ da librotrezor’
por la oficon
en la metropol’.
Duonvoje lupo
alkuris subite
kaj diris senhezite
“Sinjor’, mi vere
forkuras glite
de mava ĉasisto,
kiu ja rapide
persekutas min ŝvite.
Kaj sagon trafis
mi,ve, vundite.
Ĉu mi povus kaŝi
min en la librosak’?
Se libere de atak’
lia, mi certe
vin dankos per pag’!”
Kompreneble li ja
sciis pri lupa plag’,
sed li lupon en fuĝ-vag’
vidante naskis
kompaton de svag’.
“Kvankam mi ofendos
ĉasanton kun konsci’,
mi savos kun simpati’
vin pro via pet’
el la tragedi’.”
Do li malplenigis
la sakon jen por ĝi.
Je l’ kriza situaci’
ĝin en la sakon
haste vokis li.