Grilo kaj Formiko
—laŭ ĉinesko Shuidiaogetou
en tempo vintra
satmanĝas formik’
el grasa gren-stoko
de seka tritik’
grilo treme pro frid’
sin turnas al najbar’
“Da greno, amik’,
iome donu!”
per voĉa tragik’
la najbar’
mokdiras
per kritik’
“Kion manĝas
vi el somer-grafitik’?”
“Neniom, en somer’
mi violonis per
belsona muzik’.”
“Do, ludu. Mortu
jen de malsat-pik’.”
(adaptita el Ezopa Saĝo de K. Kalocsay)