Cindy Mckee (Usono)
Oktobra ŝtormo
--laŭ ĉineska skemo Yumeiren 虞美人 (Belulino Yu)
Per vento de decembro
en basa tembro
la vintro esprimiĝas.
Al oktobro ĝi proksimiĝas.
Gajaj folioj flirtaj
momente hirtaj
kvazaŭ timplena arbo-
tondita unuopa garbo.
Cindy Mckee (Usono)
Oktobra ŝtormo
--laŭ ĉineska skemo Yumeiren 虞美人 (Belulino Yu)
Per vento de decembro
en basa tembro
la vintro esprimiĝas.
Al oktobro ĝi proksimiĝas.
Gajaj folioj flirtaj
momente hirtaj
kvazaŭ timplena arbo-
tondita unuopa garbo.
Cindy Mckee
Frua frosto
--laŭ ĉineska skemo Yumeiren 虞美人 Belulino Yu
Seniĝas nun novembro
kiel jarmembro.
Mi treme ektimiĝas
al frosto ni jam viktimiĝas.
Nun bravas nur la mirto
en verda virto.
Desperas eĉ la barbo
de sur la dando, ruĝ-rabarbo.
http://www.ipernity.com/group/cxinesko/discuss/32513
Cindy Mckee (Usono)