Amara amo (Yulinling)
Amara amo
—laŭ ĉineska skemo Yulinling
la ama flor’
ne disfloras
en lia kor’
profunde sin kaŝas
kaj malvigle
kaj sen parol’
ĝi okupas plene
en konstanta hor’
altrude
tutan bruston
kun prema nigra kolor’
turmentas granda dolor’
lin vere
en li kirlas plor’
sanga kaj korpika
tuttage
malbonhumor’
firme kaptas
lin, ve
frekventas nur langvor’
li kovas
la malamon
al ŝi kun rankor’