Impreso pri aŭtuno (Shaonianyou)
Impreso pri aŭtuno
—laŭ ĉineska skemo Shaonianyou
en mara pens’ profunda
mankas la bunta
riĉa kolor’
de printempa
la ter’ fekunda
sur la ĉielo blua
mankas hirunda
ĉirpa kverad’
kaj fulma frap’
kun tondr’ mult-runda
en la kanto aŭtuna
la forto suna
feblas plie
ne videblas
la vivo juna
ĉio volviĝas svage
per gazo bruna
tuj forpasos
la pejzaĝo
vivanta kuna