Rakonto pri beleco (Haoshijin)
Rakonto pri beleco
—laŭ ĉineska skemo Haoshijin
ŝajne alvenis
vi al mi leĝere
kun aminda mien’
jen enaere
kiel blanka nubero
tiam espere
mi atendadis vin
ĉiam sincere
jen ekde tiam
mi ne malplenis plu
vi jam min konkeris
kaŝite sen bru’
mi vidis vin surstrate
rakont’ pri ni du
ekis kun belaĵo
jen en kontinu’