Urbo en sonĝo
—laŭ ĉineska skemo Tasuoxing
grizo kovras
ĉion nure
staras blokoj konture
betonaj kaj ferŝtalaj
malvarmsente kaj dure
homamaso
hastas kure
por manĝaĵoj konkure
mankas intersalutoj
intimeco—senspure