Ŝia kiso
—laŭ ĉineska skemo Yanermei
en ŝia milda rigard’
brilas juna ard’
kun aspiro
kun pasio
kun ama vart’
ŝia kis’ sur mia vang’
per senta bombard’
ebriigas
min en varmo
de fola mart’