Neĝa festeno (Langtaosha)
Neĝa festeno
—laŭ ĉineska skemo Langtaosha
neĝblanka festen’
sur la teren’
aranĝiĝas en solen’
aŭdiĝas ne maĉado
nur bela scen’
bonvola kompren’
pura sentplen’
foriĝis jam la ĉagren’
restas nur kor-elverŝo
sen ajna ĝen’