Ruĝaj folioj (Santaici)
Ruĝaj folioj
—laŭ ĉineska skemo Santaici
Folioj ruĝiĝas
laŭ bordoj de l’ river’
kiel farb’ skarlata
ŝpruciĝas super ter’.
Ĉu montoj kaj tero
sub la ruĝa tolo?
Ĉu karminaj nuboj
onde en ventfolo?
Kun ruĝ’ prezentas
la pejzaĝon l’ amo.
Paron ebriigas
bela panoramo.