Vintro (Shengshengman)
Vintro
—laŭ ĉineska skemo Shengshengman
en ĉi sezon’
mi ne volas
vin vidi per person’.
oni plumpan vidon
kun neĝa fon’
prezentas mallerte
pezege.
kun knara son’
paŝadas
pasantoj
sur la blanka gazon’.
mi petas kun pardon’
jen al vi
ĉar dura kiel ŝton’
vest-kiraso.
mi havas je dispon’
la penetran povon
nek povas
iri kun kron’
en koron
vian de varma impon’.