Vulpo kaj Gruo
—laŭ ĉinesko Xijiangyue
1.
invitis gruon vulp’
al granda festeno
kaj promesis sen ĝeno
pri manĝaĵa pleno
gruo lin vizitis
per ĝusttempa veno
surtable pretas sceno
de telera ĉeno
2.
ja bongustaj manĝoj
supoj delikataj
jen en teleroj plataj
de gruo ŝatataj
sed
gru’ per vortoj flataj
suĉmanĝas por palataj
ĝuoj ventrogrataj
3.
por revenĝ’ invitis
vulpon ĉe si gruo
al regala manĝ-ĝuo
de viand-menuo
lia ambrozio
metiĝis sen skuo
en botelon kun truo
por beka konstruo
4.
komforte la gruo
manĝis jen laŭplane
la vulpo provis vane
por ŝovi fazane
la gruo satmanĝis
senzorge
la vulp’ kolervulkane
foriris ŝvit-bane
(adaptita el Ezopa Saĝo de Kalocsay)