dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 开创中国诗词的世界语品牌,学习、研究、创作 Ĉinesko 的园地
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko → Kion vi opinias, karaj?

您是本帖的第 1843 个阅读者
树形 打印
标题:
Kion vi opinias, karaj?
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Kion vi opinias, karaj?

Kion vi opinias, karaj?

 图片点击可在新窗口打开查看aldonita de Hannes van Loggerenberg
Aldonita en lundo 7a de Februaro 2011 je 00:20. 30 vizitoj. ( konstanta ligilo )
Ĉu ne preferindus nestriktregula poemo kiu enhavas ion neatenditan aŭ ion trafan ol striktregula poemo kiu estas nura solvo de krucvortenigmo pri belaĵoj kaj dolĉaĵoj, kiaj jam estis milfoje priverkitaj de aliaj?

Mi ne sugestas ke oni ne sekvu la regulojn, sed ke ili ne estu la solaj kriterioj por juĝi bonan poemon. Poemo kiu strikte sekvas ĉiujn regulojn, tamen nur parolas pri belaj floroj aŭ suspirantaj amatinoj, eĉ kiam eksplodus la mondo ĉirkaŭ ni, estas malpli bona poemo ol poemo kiu estas ne tiom sekvema, tamen donas al ni specialan observon pri multfaceta vivo.

Memkompreneble, certe, la plej bona poemo estas kaj regulosekva, kaj originalaĵo ne temante nur pri belaj floroj, suspirantaj amatinoj, ktp, ktp, ktp. Do, tio estu la defio.

Kion vi opinias, karaj?
<script type="text/javascript"></script>
ip地址已设置保密
2011/2/14 10:27:36
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
 图片点击可在新窗口打开查看Cindy McKee pro diras:
Kompreneble, memorindaj poemoj diras ion pri la monda situacio, socia situacio aŭ estas filozofiaj, aŭ estas plaĉe fantaziaj aŭ ekstravagancaj.
Sed tio ne malpermesas la verkadon de poemoj nur ĉar tiu verkado donas ĝojon al la verkisto aŭ ĉar la solvo de malfacila vortoludo donas senton de sukceso. Tio ankaŭ donas plezuron.
Mi diras 'bonvenon' al ĉiuj tipoj de poemoj, ĉiuj tipoj de poetoj kaj ĉiuj celoj. Oni rajtas verki hobie, oni rajtas verki pro ardaj konvinkoj.
Kompreneble, ne ĉiuj estas gemoj. :)

La densa rimado de ĉineskaĵoj estas tre malfacila. Do, estas ege malfacile krei gemon. Sed eĉ la kreo de mezkvalita ĉineskaĵo jam donis al mi multan plezuron kaj eksciton pri sukceso.
Lastatempe, mi ne ofte provas. Sed, mi povas diri, ke tio estas plezurdona.
ip地址已设置保密
2011/2/14 10:29:17
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
3
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
 图片点击可在新窗口打开查看Hannes van Loggerenberg diras:
Dankon, Cindy, pro saĝa (kaj takta) respondo. Mi ne tro parolu, ĉar mi mem apenaŭ verkis originalaĵon en tiu stilo. Efektive, ĝis nun mi ĉefe okupiĝis pri tradukoj. En aliaj stiloj. Mi antaŭĝojas je la respondoj de niaj ĉinaj amikoj. Amikoj, kion diras la tradicio pri ĉi temo?
ip地址已设置保密
2011/2/14 10:30:20
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
4
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
图片点击可在新窗口打开查看 vejdo diras:
Cindy estas prava. poezio inkluzivas diversajn specojn de poemoj. iuj korinklinas al striktregula poemverkado, sed aliaj al libera esprimado per poemoj. tio absolute dependas de onia ŝato. en la ĉina poezio ankaŭ ekzistas diversspecaj poemstiloj, striktregulaj kaj liberformaj. oni rajtas elekti ajnan formon por esprimi sian menson aŭ por priskribi naturaĵon. ĉinesko originas el la fiksformaj poemoj (ĉine: ci), tre grava poemspeco kun historio de ĉirkaŭ 1500 jaroj. ĝis nun multaj ĉinoj ŝatas verki poemoj per diversaj skemoj de ci, kvankam la moderna ĉinlingvo multe disvolviĝas. en antikvaj tempoj, ci havis pli striktan postulon, ekz. en uzado de tonado de ĉinaj ideogramoj (vortoj), sed kun temppaso, oni malofte konsideras tiun elementon nuntempe. ĉinesko en esperanto fakte baziĝas sur la moderna formo de ci, ekskludante tonadon de vortojn, ĉar en esperanto oni ne povas trovi la saman elementon (tonadon). laŭ jam aperigitaj ĉineskaĵoj, oni povas trovi, ke esperanta ĉinesko jam elsaltis el la limigo de ĉina antikva ci. oni ne nur verkas pri floroj, sed ankaŭ rakontas pri multaj aferoj.
mi nur emfazas, ke elektado de poemaj stiloj estas persona.
ip地址已设置保密
2011/2/14 10:31:19
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
5
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
 图片点击可在新窗口打开查看Hannes van Loggerenberg diras:
Dankon, Vejdo. Via respondo helpas al mi kompreni la aferon.
ip地址已设置保密
2011/2/14 10:32:05
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
6
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
图片点击可在新窗口打开查看 Cezar (Kaiser) pro respondas:
Kara Hannes,

poemo kun fiksa formo estas poemo kun fiksa formo, do necesas tute sekvi al tiu formo. Se oni ŝatas verki pli libere oni verku prozpoemojn, tiuj estas tute sen fiksaj formoj. Do, oni elektu por si laŭplaĉe kiel verki ion, sed poste oni sekvu al la reguloj. Se oni sekvas al fiksa formo, oni nepre sekvu centprocente al tiu formo. Alikaze tiu formo perdus ja sian sencon.

Pri ĉinaj poemformoj mi estas ofte iom necerta, precipe pri ritmaj aferoj, ĉar mi ne konas tiel bone la regulojn por poemoj kiel en poemoj laŭ eŭropeca stilo. Sed tio ne detenas min verki de tempo al tempo en ĉineskaj formoj, simple tial ĉar plaĉas al mi foje trempi mian kapon en aliajn poemmondojn:)...

Pri la debato formo kaj enhavo, validas por mi la sekva: almenaŭ unu afero en poemo estu nova, aŭ la formo aŭ la enhavo. Ne konsilindas, ke ambaŭ partoj estu novaj, ĉar tiukaze eble mankus la ponto al la legantoj. Se kaj la formo kaj la enhavo estas jam konataj de poemo, ĝi estas en severa senco superflua poemo. Vera arto kaj vera scienco havas tion komunan, ke ili nepre kreas novan, tio priatentindas laŭ mia konvinko ankaŭ ĉe la farado de poemo.

La penson, ke ĉiu artaĵo devas estis nova aŭ forme aŭ enhave, mi trovis iam ĉe la fama filozofo Hegel en verko pri estetiko, tiu penso tiam vere konvinkis min, tiel, ke mi ofte devas pensi pri ĝi, se mi verkis ian superfluan tekston:)
ip地址已设置保密
2011/2/14 10:33:02
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
7
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Hannes van Loggerenberg respondas:
Dankon, Cezar, pro informoriĉa respondo. Ĉu vi memoras la nomon de tiu verko de Hegel? Mi ŝatus legi.
ip地址已设置保密
2011/2/14 10:33:28
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
8
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Cezar (Kaiser) pro respondas:
Ĝi simple nomiĝas "Ästhetik " (Estetiko) Estas prelegoj pri estetiko, temas pri la regno de belo, kaj pli proksime pri la "bela arto", pri ĝia tereno. La verkoj de Hegel estas kutime kaprompigaj, sed tiu verko ne, ĝi flue legeblas kaj entenas multajn saĝojn kaj vidpunktojn, kiuj ankaŭ al ne-filozofo tuj estas kompreneblaj. Cetere unu el la plej bonaj amikoj de Hegel en ties juneco estis la fama poeto Hölderlin. Hegel rilatis bone ankaŭ al la verkisto kaj poeto Goeto, kiun li eĉ vizitis en Vajmaro (Weimar). La influo de Hegel al germanoj estas granda, speciale kompreneble la dialektiko, kiun Marx preskaŭ komplete transprenis, li devis meti ĝin nur ankoraŭ de la kapo sur la piedojn, kiel li iam menciis ironie. Ankaŭ la individua anarkiisto Max Stirner estis entuziasma universitata lernanto ĉe Hegel, kvankam por tiu la ŝtatideo estis pli grava ol la nepra volo esti subigata de neniu.
ip地址已设置保密
2011/2/14 10:33:49

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.13965 秒, 3 次数据查询