![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Matenaj rosoj
—laŭ ĉineska skemo Nangezi
matenaj rosoj
premas kun pezo
herbojn en anestezo
dorma pro tranokta frenezo
matenaj rosoj
rebrilas sub sun’
jam senforta dum aŭtun’
kaj malgrandiĝas plie jam nun
matenaj rosoj
jen efemeras
ĉar taglumo aperas
pri beleco ne plu fieras