Acerfolioj ruĝiĝas (Suzhongqing)
Acerfolioj ruĝiĝas
—laŭ ĉineska skemo Suzhongqing
ruĝiĝas la tuta val’—
fajreska koral’
jen l’ acerfolioj
en ĝoj-festival’
en ventet’
foli-fal’
en spiral’
jen kirliĝas
jen dancetas
en flirta bal’
Suzhongqing (kora sento): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 4 kaj 6 versoj respektive de 7,5,65 / 33,3,444 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa / xa,a,xxa (x=senrima)