Densa nebulo en Pekino
—laŭ ĉineska skemo Tasuoxing
Ĉe mateno
jam nebulo
densa en disflos-rulo
ŝlosas la urbon blanke.
Ĉio en bruma lulo.
Aŭtoj iras
kun skrupulo.
Pro maltrankvila brulo
pasantoj palpas blinde
en l’ izola insulo.