Nova neĝo
—laŭ ĉineska skemo Dekses-Silabo
neĝ’
kovras arbojn sur monteĝ’
blankbrile
kiel nobla reĝ’
el
la ĉielo la mantel’
ĵetiĝis
jen kun flirta bel’
per
blanka donac’ al la ter’
ornamas
la neĝa leĝer’