![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Spektado al neĝa pejzaĝo
—laŭ ĉineska skemo Wanghaichao
blankaj flokoj
dance flirtas
el nebula ĉiel’
en ventblovo
sub svaga sun’
kun tre rigora gel’
sterniĝas sur ter’
la tuk’ arĝenta
brile en hel’
jen ebena
kaj bonorda sen ribel’
la montoj en mantel’
en opal-kolor’
kaj kun ĉapel’
pure palas
travideblas
arboj jen per ombrel’
kun glacia bel’
staras senparola
kaj sen ŝancel’
kia pejzaĝ’
de neĝ-glacia fabel’
Wanghaichao (rigardo al martajdo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 11 versoj de 446, 446,5,54,47 / 6,54,446,5,54,47 silaboj, laŭ rimaranĝo xxa, xxa,a,xa,xa / a,xa,xxa,a,xa,xa (x = senrima)