Amatino en la koro (Shengshengman)
Amatino en la koro
okaze de Valentena Tago 2012
——laŭ ĉineska skemo Shengshengman
en mia kor’
vi amatin’
min amas kun fervor’
sincere dum jaroj
sed sen amor’
sen intimaj tuŝoj
ni kveras
en ĉiu hor’
vi ĉarma
kreitaĵ’
jen de Dia favor’
kun ardanta ador’
mi flegas
vin nure en memor’
vin sekrete
kaŝas, mia trezor’
ja en mian sinon
eterne
vi freŝa flor’
tenu vin
plezura en bonhumor’