Nimfeo
—laŭ ĉineska skemo Heyebei
nimfeo trankvila
brila
de roso
kuŝas sur akvo klara
kara
sen floso
*ĉina fiksforma poemo el 6 versoj de 6,2:3;7,2;3 silaboj, laŭ rimaranĝo aab,ccb
Eroto
eroto la sponta
fonta
de amo
fermentas jen fervore
vore
sen flamo
Lavenda kampo
el maro purpura
pura
odoro
logas abelojn tire
mire
al floro
Herbo
en ventego trema
ĝema
perpleksas
ĝi, sed vere obstine
pine
ne fleksas