Saluton al panjo (Qinyuanchun)
Saluton al panjo
okaze de Patrina Tago 2012
—laŭ ĉineska skemo Qinyuanchun
l’ amo daŭras
de naskiĝo
ĝis vivofin’
ĝi elfluas de
bonfavora
altruisma
patrina sin’
zorgema fleg’
anĝela sent’
de la grandanima in’
tenere
tre delikate
envolas min
amon de la patrin’
mi vere
sentas kun inklin’
al gravuriĝo
en la koro
ŝi persistis
jen kun obstin’
min protekti
min subteni
per viviga vitamin’
dankon, panj’!
mi vin salutas
kun kapo-klin’
Qinyuanchun (Printempo en la ĝardeno Qin): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 13 versoj de 444,5444,447,354 / 6,35,5444,447,354 silaboj laŭ rimaranĝo xxa,xxxa,xxa,xxa / a,xa,xxxa,xxa,xxa (x = senrima)