Al virino persa (Heyebei) (Josep.V)
Post vidi tre kortuŝan trukfoton (ĉe la blogo de Reza) kiu denoncis la religi-registaran sintenon kontraŭ virinoj en Irano, mi faris tiun ĉi poemon. La blogero de Reza titoliĝas "La ne realigitaj sonĝoj".
Al virino persa
Iran' nigrevesta,
nesta
palaco
de l' nigreco pura:
nura
surfaco
religi-furoro
moro,
pri kio
sin okupas ajatol'?
pri tol'
ne Dio!
al virino persa
versa
dediĉo:
la nigron -vi formetos
-tretos
feliĉo
Al virino persa
Iran' nigrevesta,
nesta
palaco
de l' nigreco pura:
nura
surfaco
religi-furoro
moro,
pri kio
sin okupas ajatol'?
pri tol'
ne Dio!
al virino persa
versa
dediĉo:
la nigron -vi formetos
-tretos
feliĉo
[此贴子已经被作者于2012-6-11 20:57:55编辑过]