![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Sopire al la maro
je la naskiĝtago de Anniespera (2012)
—laŭ ĉineska skemo Yumeiren
sopiras, ho, vi kara
al vasto mara
kiel fiŝo libera
naĝas pace per mov’ leĝera
tie lazuras fluoj
sen ŝrikaj bruoj
nure bela pejzaĝo
glimas en mirinda miraĝo
tie multas trezoroj
de alt-valoroj
en akv-draka palaco
utilaj al saĝ’ kaj sagaco
tie ondas pasio
de energio
akvestaĵoj konkure
sin pafas sob aŭ sor plezure
jen la maro de scio
kun verda prio
allogas Esperanto
vin al lernesplora konstanto
jen kial vi sopiras
kaj vi aspiras
al blua mar’ profunda
al la akvosfero fekunda
Yumeiren (Bebulino Yu): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po kvar versoj de 7,5; 7,9; / 7,5; 7,9; silaboj kun para rimo.
je la naskiĝtago de Anniespera (2012)
—laŭ ĉineska skemo Yumeiren
sopiras, ho, vi kara
al vasto mara
kiel fiŝo libera
naĝas pace per mov’ leĝera
tie lazuras fluoj
sen ŝrikaj bruoj
nure bela pejzaĝo
glimas en mirinda miraĝo
tie multas trezoroj
de alt-valoroj
en akv-draka palaco
utilaj al saĝ’ kaj sagaco
tie ondas pasio
de energio
akvestaĵoj konkure
sin pafas sob aŭ sor plezure
jen la maro de scio
kun verda prio
allogas Esperanto
vin al lernesplora konstanto
jen kial vi sopiras
kaj vi aspiras
al blua mar’ profunda
al la akvosfero fekunda
Yumeiren (Bebulino Yu): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po kvar versoj de 7,5; 7,9; / 7,5; 7,9; silaboj kun para rimo.