Aŭtuna kanto (Ciklo)
—laŭ ĉinesko Chaozhongcuo
I. Aŭtunaj folioj
ili tremas ŝpin-torde
ŝvebas senorde
supren aŭ malsupren
faladas malforte
ĉie flave
ĉie kalve
jen enkorte
jen surstrate ili
ekkuŝas laŭsorte
II. Aŭtuna vento
ĝi balaas sursure
bruske plezure
ĉion en la mondo
senkompate dure
iom fride
iom pike
ĝi ja nure
ŝajne volas blovi
for putraĵojn pure
III. Aŭtuna pluvo
tamburas pluvtorento
sur la tegmento
alportas malvarmon
al fervora sento
pluva akvo
ŝvabras forte
kun kontento
ĉion en naturo
en ĉiu momento
IV. Aŭtuna pejzaĝo
prezentiĝas pejzaĝo
jen en vilaĝo
nuanca de ĉarmo
flava de miraĝo
ĝuste kiel
homa vivo
ĉe mezaĝo
l’ ekscita panoram’
’as bela omaĝo