Serĉi spadon (Litingyan)
Serĉi spadon
ĉina fablo
—laŭ ĉinesko Litingyan*
Dum boat-vojaĝo,
homo pro malatent’
faligis sian spadon
akven ekster atend’,
tuj sur boatvand’
faris markon sen pent’.
La boato haltis
ĉe alborda moment’.
Li saltis en riveron
por serĉi sen prudent’.
La fino certis:
li ploris kun lament’.
*Litingyan (Hirundo ĉe kiosko): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 6 versoj de 66, 76, 56 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,xa (x=senrima)