Ŝtono ankaŭ disfloras (Jiangnanchun)
Ŝtono ankaŭ disfloras
—laŭ ĉinesko Jiangnanchun
Sensente
la ŝtono
kuŝas jam longe
en ĉi sezono
aŭtuna fruktodona
sur flaveta gazono.
Jen birdo
super ĝi
flugas pretere
en gaja ari’
faligas senzorgeme
semon pro la kanta kri’.
La semo
sencele
sin ŝovas trafe
aŭ iras ŝtele
en la ŝtonan fendeton
por reviviĝi ele.
Verŝajne
ŝtona kor’
ekplenas de am’
per zorga favor’
protektas ĝin en la sin’
vartadas ĝin kun fervor’.
Forpasas
aŭtuno
sekvas la vintro.
Venas en nuno
la printempo sunplena
kun viviga fortuno.
Vekiĝas
la semo
skuas talion
kun ĝoja ĝemo
etendas sin senĝene
el la ŝtona dilemo.
La floro
en sunlum’
ridas fiere
en ŝtona brakum’
jam invitas abelojn
alflugi kun dolĉa zum’.
Ĉu fridas
la ŝtono?
Ho ne, neniam.
Kiel patrono
ĝi servas ĉiutempe,
se okazas bezono.