Gratulon al Mo Yan (Haoshijin)
Gratulon al Mo Yan*
—laŭ ĉinesko Haoshijin**
Ĝojiga mesaĝ’
alvenas el svedi’
ke vi jam kroniĝas
per Nobel-premi’.
Laŭdoj kune kun gloro
alsvarmas al vi
kaj l’ honoro ankaŭ
iras al patri’.
Por mond-literaturo
jen kun energi’
vi verku zorgeme
bonajn pecojn pli.
La elstarajn figurojn
vi kun emoci’
kreu vivsimile
trans la tradici’.
*Mo Yan estas ĉina fama literatoro, gajninto de Nobel-premio por literaturo 2012.
**Haoshijin (Proksimiĝas bona afero): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 4 versoj de 56,65 / 75,65 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa / xa,xa (x = senrima)