Vintra vento (Dekses-Silabo)
Vintra vento
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
vent’
mordadas en ĉi moment’
paŝantojn
kiel frid-serpent’
ĝi
ululas de histeri’
tra stratojn
falĉas kun mani’
frid’
alportiĝas en rapid’
pikadon
obsedas sen brid’
dom’
skuiĝas kiel fantom’
knarsone
de blovanta gnom’
jam
formortis ardanta am’
solecas
li jen sen balzam’
pens’
vagas en venta intens’
vanege
pro rigora sens’
al
printempa sentimantal’
sopiras
li kun kora pal’