Sento en vintro (Sopir-al-sudo)
Sento en vintro
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
mia sent’
glacie frida
miksiĝas kun ĉagreno
tikla emo senbrida
varmo-avida
la pluvo
malsekigas min
de kapo ĝis piedoj
jame sen ajna sangvin’
nur kun kor-ruin’
tremetas
eĉ mia koro
en furioza vento
pro malvarma rigoro
pro vipa roro
dumnokte
malvarma fluo
penetras en medolon
kaj mordetas sen bruo
ĝis nokt-malfruo
rompiĝas
mia pensfadeno
en ĉi frosta vetero
revoj mortas en sveno
cerb’ en malpleno