Vojaĝo al Tajvano
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
1. Al longe sopirata loko
trans la mar’
mi suriris jam
la teron nekonatan
sed intiman kun viv-gam’
sen ajna malam’
l’ insulo
kun bela pejzaĝ’
riĉas kaj fruktodonas
invitas al la vojaĝ’
al sia miraĝ’
finfine
jen plenumis mi
la sopiron delongan
kune kun la famili’
por vizit’ al ĝi
2. Yehliu geologia parko
ĉemare
groteskaj ŝtonoj
alloge punktas dise
kun laŭtaj ondaj sonoj
—naturaj donoj
turistoj
kriadas kun mir’
vete fotiĝas kune
pro marpejzaĝa altir’
aŭ gapa admir’
spektaklon
kreas la natur’
homoj ĝuas kaj spektas
ĝoje kun granda plezur’
des pli kun kor-pur’