Malforta homaro (Sopir-al-sudo)
Malforta homaro
——laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
ruinon
postlasis tertrem’
homoj ja senrimedas
pentas kaj ploras kun ĝem’
vere en dilem’
kaoson
kaŭzas la cunam’
domoj falas krepite
ĉion regas malord’ jam
sen ajna balzam’
inundo
voras avide
de la senhelpaj homoj
ĉion tre altrapide
vere senbride
neĝego
pezas subpreme
detruas varm-rimedojn
homoj dentgrincas treme
de frost’ ekstreme
sunardo
mortigas bake
gren-plantaĵojn en kampoj
homoj veas lang-klake
malplen-stomake
la homar’
kontaŭ la natur’
ja malfortas kapkline
katastrofoj de tortur’
vipas kun terur’