Senlima patrin-amo (Sopir-al-sudo)
Senlima patrin-amo
omaĝe al la Virina Tago 2013
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
patrin-am’
vastas kiel mar’
grandanima al ĉiuj
honesta kun blua klar’
dona sen avar’
patrin-am’
kun sorĉa forto
flegas idojn zorgeme
silentema sen vorto
de viv’ ĝis morto
patrin-am’ —
bona kuraco
jen por vunditaj koroj
disde ĝena minaco
igas sen laco
patrin-am’
vokas per altir’
murmure kaj intime
la gefilojn en sopir’
por rehejmenir’
patrin-am’ —
eternas la tem’
por poetoj, verkistoj
— por menso la nutra krem’
la bela poem’
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima)
omaĝe al la Virina Tago 2013
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
patrin-am’
vastas kiel mar’
grandanima al ĉiuj
honesta kun blua klar’
dona sen avar’
patrin-am’
kun sorĉa forto
flegas idojn zorgeme
silentema sen vorto
de viv’ ĝis morto
patrin-am’ —
bona kuraco
jen por vunditaj koroj
disde ĝena minaco
igas sen laco
patrin-am’
vokas per altir’
murmure kaj intime
la gefilojn en sopir’
por rehejmenir’
patrin-am’ —
eternas la tem’
por poetoj, verkistoj
— por menso la nutra krem’
la bela poem’
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima)