Ŝi ne komprenas mian amon (Shuilongyin)
Ŝi ne komprenas mian amon
—laŭ ĉinesko Shuilongyin*
Nesaveble falas
mi en amon de angor’.
Mi murmuras,
mi deliras
en ĉiu hor’.
Mi ne manĝas
mi nek dormas
kun kordolor’.
Mi diris al ŝi
ke mi kovas
la amon
en la kor’.
Ŝi snufis per ignor’
dirante
“Aha, sinjor’,
mi neniam
tian senton
en la memor’
de via am’,
sed babilon
de korfavor’!”
Kia inaĉo!
Ho ve, mia
amo, for, for!
*ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 12 versoj de 67,444,444,5433 / 6,34,444,444,544 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xxa,xxa,xxxa / a,xa,xxa,xxa,xxa (x= senrima)